home *** CD-ROM | disk | FTP | other *** search
- Path: senator-bedfellow.mit.edu!dreaderd!not-for-mail
- Message-ID: <esperanto/spamo_1079515381@rtfm.mit.edu>
- Supersedes: <esperanto/spamo_1074244461@rtfm.mit.edu>
- Expires: 31 May 2004 09:23:01 GMT
- Newsgroups: soc.culture.esperanto,soc.answers,news.answers
- From: Yves Bellefeuille <yan@storm.ca>
- Subject: FAQ-eto pri spamo
- Reply-To: Yves Bellefeuille <yan@storm.ca>
- Followup-To: soc.culture.esperanto
- Approved: news-answers-request@mit.edu
- Summary: Basic information about spam. In Esperanto.
- Bazaj informoj pri spamo. En Esperanto.
- Organization: None
- X-Last-Updated: 2000-03-08
- Originator: faqserv@penguin-lust.MIT.EDU
- Date: 17 Mar 2004 09:23:45 GMT
- Lines: 189
- NNTP-Posting-Host: penguin-lust.mit.edu
- X-Trace: 1079515425 senator-bedfellow.mit.edu 577 18.181.0.29
- Xref: senator-bedfellow.mit.edu soc.culture.esperanto:135440 soc.answers:18918 news.answers:267947
-
- Archive-name: esperanto/spamo
- Posting-Frequency: Every two months (afishita chiujn du monatojn)
- URL: http://www.esperanto.net/veb/spam-faq.html
-
- FAQ-eto pri spamo
- =================
-
- Char "spamado" en la esperanta ret-komunumo shajne komencas esti
- problemo, mi preparis FAQ-eton pri tio. Por gheneralaj informoj pri
- spamo, vidu la fontojn kiujn mi mencias che la fino.
-
-
- KIO ESTAS "SPAMO"?
-
- "Spamo" estas mesagho amase sendita per ret-poshto al homoj kiuj ne
- petis ghin, au mesagho amase afishita en pluraj Usenet-grupoj. La nomo
- venas de la usona viandajho "Spam", kiu estis famigita de la brita
- komedi-grupo Monty Python.
-
- Kompreneble, oni rajtas amas-sendi mesaghon al la abonantoj de
- poshto-listo, al homoj kiu petis informojn pri io, ktp.
-
- Mesagho sendita al nur unu persono au afishita en nur unu Usenet-grupo
- ne estas spamo, kia ajn estas ghia enhavo. Ghi tamen povas esti fia pro
- aliaj kauzoj, kompreneble.
-
-
- CHU GRAVAS LA ENHAVO DE LA MESAGHO?
-
- "Spamo" estas iu ajn mesagho amas-sendita, sendepende de enhavo. Ofte la
- mesagho estas komerca, sed spam-mesaghoj foje temas pri religio,
- chen-leteroj, petoj ke oni sendu plendojn au salutojn al diversaj homoj,
- au aliaj stultajhoj.
-
- La enhavo tamen povas helpi decidi chu la spamo estis sendita pro
- malico, au pro stulteco kaj naiveco. Tio povas influi la reagon de la
- sistemestro (vidu poste).
-
- Lastatempe aperis spam-mesaghoj kiuj false informas pri ne-ekzistantaj
- virusoj, ekz-e "Good Times", "Penpal Greetings" au "Join the Crew", kun
- peto ke oni amase plusendu la mesaghon. Tiuj avertoj estas chiam falsaj;
- nepre ne plusendu ilin.
-
-
- KIO PRI LA ADRESARO DE DERK?
-
- La adresaro de Derk Ederveen diras ke ghi estas "por faciligi rektan
- kontakton, ne por grandskala dissendado", kaj ke oni ne uzu ghin "por
- sendi mesaghon al chiuj". Tia amas-sendado do kontrauus la eksplicitajn
- regulojn de la adresaro, denove senkonsidere de la enhavo. Tamen, se oni
- plendas pri spamo (vidu poste), la sistemestro vershajne konsideros la
- gheneralan regulon kontrau spamado kiel pli konvinkan argumenton ol la
- regulojn de la adresaro.
-
-
- KIEL MI POVAS DISKONIGI ANONCON?
-
- Se vi volas diskonigi anoncon au dissendi mesaghon, afishu ghin unu
- fojon en Usenet-grupo soc.culture.esperanto, au sendu ghin unu fojon al
- la poshto-listo che esperanto-l@netcom.com. La Usenet-grupo kaj la
- poshto-listo automate intershanghas mesaghojn, do ne sendu ghin al
- ambau.
-
-
- KIEL MI PLENDU PRI SPAMO?
-
- Sendu plend-mesaghon al "postmaster@sistemo.de.la.fiulo". Diru ke vi
- plendas pri spamo kaj sendu kopion de la spam-mesagho kun la "kapo"
- (vidu poste). Skribu afable; memoru ke la sistemestro ne kulpas pro la
- ago de sia uzanto, kaj via celo supozeble estas ke la sistemestro helpu
- vin, ne ke li koleru kontrau vi.
-
- Se vi ne konas la lingvon de la sistemestro de la spaminto, vi povas
- skribi en la angla kaj uzi jenan vortumon: "I'd like to complain about
- the following spam message". (Mi deziras plendi pri jena spamajho.)
- Poste estu kopio de la spam-mesagho.
-
- Profesiaj spamistoj kashas sian identecon por malhelpi ke oni plendu
- kontrau ili. Oni devas legi la tutan "kapon" de la mesagho por malkovri
- kiu fakte sendis ghin. Kun kelkaj programoj, oni uzu la ordonon "Show
- all Headers" au simile por vidi tiun kapon.
-
- Jen ekzemplo de kapo de mesagho kiun mi ricevis:
-
-
- Received: from VMSrelay4.pcy.mci.net (vmsrelay4.pcy.mci.net
- [204.71.0.56]) by mail.storm.ca (8.8.6/8.8.6) with ESMTP id DAA08627;
- Sat, 27 Sep 1997 03:52:43 -0400 (EDT)
- >From: waynesmail@mci2000.com
- Date: Fri, 26 Sep 1997 22:31:38 -0500 (EST)
- Subject: FREE!! $20.00's Worth Of Long Distance Phone Cards!!
- To: waynesmail@mci2000.com
- Reply-to: waynesmail@mci2000.com
- Message-id: <>
- Comments: Authenticated sender is <waynesmail@mci2000.com>
-
-
- La linio "From" asertas ke la sendanto estas che mci2000.com. Tamen la
- linio "Received" montras ke la mesagho iris de mci.net al storm.ca (mia
- sistemo). Do oni plendu al postmaster@mci.net.
-
- Vi ankau povas sendi plendon al "postmaster" che *via* sistemo; foje li
- blokos la estontajn mesaghojn de la spaminto, tiel ke vi ne plu ricevos
- mesaghojn de li. Tamen tio prezentas aliajn problemojn, kaj ne chiuj
- sistemoj faras tion. Vi povas demandi al via sistemestro chu vi sendu al
- li kopiojn de plendoj pri spamo.
-
- En sia adresaro, Derk Ederveen petas ke oni informu lin per mallonga
- mesagho se oni suspektas misuzon de la adresaro per spamado.
-
-
- KIEL MI *NE* PLENDU PRI SPAMO?
-
- Ne reciproke amas-sendu mesaghojn ("poshto-bombado") al la spaminto.
- Tio estas same neakceptebla kiel la spamado mem, kaj vi povus perdi vian
- propran konton.
-
-
- KION FAROS LA SISTEMESTRO DE LA SPAMINTO?
-
- Chiutage homoj perdas siajn ret-konektojn pro spamado. Grandaj servoj
- kiel Compuserve kaj America On Line (AOL) publike aperigas listojn de
- kontoj nuligitaj pro spamo.
-
- Ofte, la sistemestro nur admonos la uzanton, se li ne antaue spamis kaj
- shajne agis pro ne-scio au naiveco. Foje oni volonte konkludos ke la
- uzanto estis nur naiva pro la enhavo de la mesagho. Post tiu admono oni
- kutime ne plu toleros spamon. Pro gravaj spamadoj oni tuj nuligas
- konton.
-
-
- SED MI NE VOLAS KE LA SPAMINTO PERDU SIAN RET-KONEKTON!
-
- En tiu kazo, skribu al la spaminto kaj atentigu lin ke amas-sendado
- estas ne-permesita, senkonsidere de la enhavo de la mesagho. Lau mia
- sperto, tio ofte ne funkcias, kaj la spaminto respondas ke li rajtis
- amas-sendi sian mesaghon pro ghia "graveco", au char li ne sendis
- komercan mesaghon, ktp. Tiam oni tamen devas plendi che la sistemestro
- de la spaminto se oni volas malhelpi ke li spamu denove.
-
-
- PLIAJ INFORMOJ (EN LA ANGLA)
-
- Fight Spam on the Internet!
- http://spam.abuse.net/spam/
-
- The Net Abuse FAQ
- http://www.cybernothing.org/faqs/net-abuse-faq.html
- Ankau regule afishita en news.admin.net-abuse.bulletins
-
- _Stopping Spam_, de Alan Schwartz kaj Simson Garfinkel,
- http://www.amazon.com/exec/obidos/ASIN/156592388X/esperantofaq
- Eldonita de O'Reilly and Associates, http://www.ora.com/
- oktobro 1998, 191 paghoj, ISBN 1-56592-388-X, USD 19,95
-
- Coalition Against Unsolicited Commercial Email (CAUCE)
- http://www.cauce.org/
- Eblas senpage alighi al la kontrau-spama organizo CAUCE.
- Similaj organizoj ekzistas ankau en Europo, http://www.euro.cauce.org/
- kaj en Australio, http://www.caube.org.au/
-
- Stimm gegen Spam!
- http://www.politik-digital.de/spam/
- Peticio kontrau spamo, por shtatanoj de la Europa Unio. En la germana
- kaj aliaj lingvoj.
-
- Address Munging Considered Harmful
- http://www.interhack.net/pubs/munging-harmful/
- Address Munging FAQ
- http://www.faqs.org/faqs/net-abuse-faq/munging-address/
-
- Mi ne rekomendas la uzon de falsitaj au "kontrau-spamaj" ret-adresoj:
- vidu la argumentojn en la dokumento "Address Munging Considered
- Harmful". Se vi tamen deziras uzi tian adreson, vidu la konsilojn en la
- "Address Munging FAQ".
-
- Krome, la lasta elemento de falsita adreso estu ".invalid", por ke estu
- klare ke oni ne uzu la adreson. (Tamen, ne sufichas simple aldoni
- ".invalid" al valida adreso por igi ghin kontrau-spama; necesas krome
- falsi la adreson.)
-
- Oni chiuokaze uzu kontrau-spamajn adresojn nur en Usenet-grupoj; ne
- havas sencon uzi ilin en ret-poshto.
-
- Mi volonte ricevos sugestojn pri utilaj inform-fontoj en aliaj lingvoj.
-
-
- Verkis: Yves Bellefeuille <yan@storm.ca>
-