^Ci tiu teksto enhavas ^generalajn informojn pri Billy. Uzantoj de OS/2 rigardu anka~u en OS2HELP sur la KD. ^Ci tiu teksto legeblas en la angla en README.TXT. This text is available in English in README.TXT. Instalaj problemoj. ------------------- Se via ekrano i^gas nigra a~u INSTALL.EXE reportas problemojn kun VESA- grafiko provu "INSTALL.EXE -g640x480 -nocol" kaj rigardu "Starti Billy en 640x480". Eble la problemo estas ke vi bezonas VESA-adaptilon por DOS, ekz. UNIVBE.EXE. Eblas senkoste akiri tion ^ce http://www.scitechsoft.com/ a~u ^ce la vendisto de via grafikkarto. Kiel mane al^gustigi. --------------------- La elektoj de la ludo estas sekurigita en SETTINGS\OPTIONS.TXT. Uzu redaktilon por manipuli elektojn mane. Jen ekzemplo de OPTIONS.TXT: sound: fx=100, cd=26; misc: language=esperanto, memory=16, playintro=1, cddrive=d; screen: brightness=50, contrast=50; - language estas la (tekst-)lingvo uzata en la ludo. - memory estas la kvanto de uzebla memoro, a~u 8 a~u 16 megabajtoj. ^Ciuj aliaj valoroj estas nevalidaj. Se vi havas pli ol 16 megabajtoj da RAMo metu memory=16, se vi havas inter 8 and 16 megabajtojn metu memory=8. Anstata~u ^san^gi ^ci tie vi vere devas reinstali, ^car la 8 kaj 16 megabajtaj versioj uzas malsamajn dosierojn. - cddrive estas la letero de la kompaktdisko kun Billy. cddrive=d signifas ke la KD estas D:\. Memoru NE meti ":" post la letero. Se la ludo ne povas starti post ^san^go de la elektoj de OPTIONS.TXT, ne paniku. La ludo mem kreas la dosieron se ^gi ne ekzistas - do vi povas simple forigi nefunkciantan OPTIONS.TXT. Parametroj. ----------- Kelkaj elektoj ^san^geblas per komando-parametroj. Startu "BILLY.EXE -help" por vidi la eblajn parametrojn. Mi ^san^gis mian komputilon kaj nun Billy ne startas plu. --------------------------------------------------------- A~u reinstalu a~u ^san^gu OPTIONS.TXT (rigardu "Kiel mane al^gustigi") kaj startu SETSOUND.EXE. Problemoj kun sono. -------------------- Billy uzas la DSIK sonsistemon por sonefektoj. En la DSIK dosierujo sur la KD estas helpo kiu eble solvas vian problemon. Starti Billy en 640x480. ------------------------- Se vi volas ludi Billy per portebla komputilo a~u per sistemo kiu ne subtenas grafikon je 800x600 punktoj vi povas fakte ludi Billy en grafikfajneco de 640x480 punktoj per la -g640x480 parametro. Tio povas rapidigi la programon en kelkaj sistemoj, ekzemple ni provis kun 486 25 MHz kun tre bonaj rezultoj. En tiu fajneco la klavoj End, Home, PgUp kaj PgDn kontrolas kiu parto de la ludo estas videbla sur la ekrano. Sekuritaj ludoj. ---------------- Kiam oni finludas mondon la ludo estas sekurita sur la disko. Estas nur unu sekurita ludo po mondo po facilecnivelo, do se la sama mondo (kaj facilecnivelo) estas finludita denove, la malnova sekurita ludo estas forigita. Por eviti tion vi povas kopii la dosieron SETTINGS\SAVEGAME. Lingvoj. -------- Se vi ^san^gas tekstan lingvon vi devas restarti la ludon anta~u tio efektivi^gos. Se vi erare ^san^gas al lingvon kiun vi ne komprenas vi povas al^gustigi tion rekte en OPTIONS.TXT (rigardu "Kiel mane al^gustigi.") a~u uzu la -lang parametron. Parollingvon eblas ^san^gi per la al^gustiga menu kaj efektivi^gos tuj. Nur Esperanto kaj angla estas elekteblaj. Se via preferata lingvo ne elekteblas kaj vi pretas mem traduki al ^gi, bonvolu kontakti nin. Navigilo. --------- Nur navigilo en porto A estas subtenata. La butonoj funkcias jene: Butono 1: Fosi/plenigi truon Butono 2: Plenigi truon Butono 1 kaj 2 samtempe: ^Jeti pilkon Butono 3: ^Jeti pilkon (nur tri-butonaj "game pads" kaj navigiloj) Pli da helpo. ------------- Rigardu la mem-montrantaj demooj (ili estas ludataj kiam oni lasas la ludon 5-10 minutojn en la ^cefa menuo).